Vorto: radio

  1. Rektlinia mallarĝa lumstrio.

    • hela radio de la suno

    • la unua radio de la suno

    • sur la herbo malantaŭ la dikaj trunkoj brilis la oraj strioj de la sunaj radioj

    • tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro

    • li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo

    • veni sub la radiojn de la lampo

    • popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj

    • leviĝos suno de justeco, kaj sanigo estos en ĝiaj radioj

  2. Ĉiu aparta elsendaĵo el energifonto.

    • radio de varmo, ultraviola lumo

    • la rapideco de la radio de lumo

    • rentgen-, alfa-, beta- kaj gama-~oj

    • en fiziko, rentgeno (simbolo R) estas mezurunuo por joniga radiado (kiel ikso-radioj kaj gamaj radioj)

    • radio-aparato

    • radioamatoro

    • mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon

    • poŝtelefonoj estas malsanigaj pro la radioj uzataj por tiu ĉi moderna kaj populara komunikilo

  3. Radiofonio.

    • helpokrio (per radio)

    • radiostacio

    • varsovia solenaĵo, kiun oni povis spekti en la televido kaj aŭskulti en la radio

    • Pola Radio persatelite elsendas esperantlingvajn programojn

    • radioprogramoj

  4. (figure) Io, kio iras de iu centra punkto, discelante kiel branĉoj de ventumilo.

    • aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj

    • en la mezo de la granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj sin levadis ĝis la vitra kupolo de la plafono

    • el la deklivo fluetis fontoj en formo de dikaj radioj de akvo

    • ŝtofo kun radioj, blankaj kaj rozokoloraj

    • kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno

    • la harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston tiel, ke radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano

  5. (figure) Ĝojbrila aspekto.

    • super la vizaĝo de la patrino kuris radio da feliĉo

    • nenia radio de amo, boneco, malsevereco

    • radio da espero

    • radiluma estonto

  6. Radiuso.

    • armeo estas nenie en almenaŭ trimejla radio

    • la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon

    • sur la sfero ĉiela havanta I kiel centron, C sek D kiel radion, ni konsideru

En aliaj lingvoj

    • La angla: ray
    • La belorusa: прамень
    • La bulgara: лъч
    • La ĉeĥa: dosah, okruh, paprsek, polopřímka, rádius
    • La franca: rayon (p.ex. lumineux)
    • La germana: Strahl
    • La hispana: rayo
    • La hungara: sugár
    • La indonezia: radiasi
    • La nederlanda: straal
    • La pola: promień
    • La portugala: raio
    • La rusa: луч
    • La slovaka: dosah, lúč, okruh, rádius
    • La belorusa: радыё
    • La bulgara: радио
    • La franca: radio
    • La germana: Radio, Radioapparat, Radiogerät, Rundfunkgerät, Rundfunkempfänger
    • La hispana: radio
    • La hungara: rádió, rádiózás
    • La indonezia: radio
    • La nederlanda: radio
    • La pola: radio
    • La rusa: радио
    • La belorusa: прамень, радыюс, сьпіца
    • La bulgara: лъч
    • La germana: Strahl
    • La hispana: rayo
    • La hungara: sugár
    • La indonezia: jari-jari, radius
    • La nederlanda: spaak
    • La rusa: луч, радиус, спица (в колесе)
    • La belorusa: прамень
    • La bulgara: лъч
    • La franca: rayon (p.ex. de bonheur)
    • La germana: Strahlen
    • La hungara: sugár (átv.)
    • La nederlanda: straal
    • La pola: blask
    • La rusa: луч
    • La belorusa: радыюс
    • La bulgara: радиус
    • La germana: Radius
    • La hispana: radio
    • La hungara: sugár (fél átmérő)
    • La nederlanda: radius
    • La pola: promień
    • La rusa: радиус
    • La belorusa: прамень
    • La bulgara: лъч
    • La germana: Halbgerade
    • La hispana: semirrecta
    • La hungara: félegyenes
    • La nederlanda: halfrechte
    • La pola: półprosta
    • La rusa: луч