Vorto: radiko
-
Malsupren kreskanta parto de vegetaĵo, tute sen folioj, kaj servanta por fiksado kaj nutrado de la tigo.
pivotradiko
-
Parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia.
radikoj de la dentoj, ungoj, haroj
manradiko
nazradiko
-
(figure) Esenca fundamento, kerna principo.
detrui la malbonon ĉe ĝia radiko
provi ekstermi ĝisfunde la radikojn de la milito
-
Primitiva vorto, de kiu oni derivas aliajn vortojn per almetado de aliaj radikoj aŭ afiksoj.
nia U.V. enhavas 3 mil radikojn
la fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.768 + 2.185 = 4.953
en Esperanto, por formi vortojn kunmetitajn oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton kune kun ĝia gramatika finaĵo, ekz-e skribtablo aŭ skribotablo
-
Radikalo.
-
a. (de polinomo) Nuliganto de la responda polinoma funkcio.
b. (de ekvacio) Solvo de ĝi.
la ekvacio x2+1 = 0 ne havas reelan radikon
c. (de reelo x per entjero n) Ĝia n-a radiko.
radikon oni ofte signas per la radiksigno
ĉ. (en orientita grafeo) Tia vertico, ke ekzistas vojo ĝin liganta al ajna alia vertico de la grafeo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: корань
- La ĉeĥa: kořen (míšního nervu, okruží), radix
- La germana: Wurzel
- La hispana: raíz
- La hungara: gyökér
- La indonezia: akar
- La nederlanda: wortel
- La rusa: корень
- La slovaka: koreň (riešenie rovnice)
- La hungara: gyök, gyökér, tő
- La nederlanda: wortel
- La hungara: gyökér
- La nederlanda: wortel
- La hungara: abszolút szótő, szógyök
- La nederlanda: stam (v.woord)
- La rusa: корень (слова)
- La nederlanda: stam (v.woord)
- a. La angla: null (of a polynom), zero (of a polynom)
- La franca: racine (d'un polynôme), zéro (d'un polynôme)
- La germana: Nullstelle (eines Polynoms), Wurzel (eines Polynoms)
- La hungara: gyök (polinómé)
- La pola: pierwiastek (wielomaniu), zero (wielomaniu)
- La rusa: корень (многочлена)
- b. La angla: root (of an equation), solution (of an equation)
- La franca: racine (d'une équation), solution (d'une équation)
- La germana: Lösung (einer Gleichung), Wurzel (einer Gleichung)
- La hungara: gyök (egyenleté), megoldás (egyenleté)
- La pola: pierwiastek (równania), rozwiązanie (równania)
- La rusa: корень (уравнения), решение (уравнения)
- c. La angla: root (of a number)
- La franca: racine (d'un nombre)
- La germana: Wurzel (aus einer Zahl)
- La hungara: gyök (számé)
- La pola: pierwiastek (z liczby)
- La rusa: корень (числа)
- ĉ. La angla: root (in a graph)
- La franca: racine (dans un graphe)
- La germana: Wurzel (in einem Graph)
- La hungara: gyökér (gráfban)
- La pola: korzeń (w grafie)
- La portugala: raiz
- La rusa: корень (в графе)