Vorto: radikalo
-
Senŝanĝa parto de vorto (unu aŭ pluraj radikoj kun la eventualaj prefiksoj kaj sufiksoj), entenanta la leksikan signifon de la vorto, kontraste al la fleksiaj finaĵoj.
en la kunmetitaj vortoj de la tipo «ĉiopova» oni evitas la akuzativan finaĵon ene de la radikalo
la U.V. entenas 2629 radikojn, 309 radikalojn kaj 88 plenajn vortojn
-
Parto de molekulo, stabila atomgrupo, dum reakcioj bloke kaj senŝanĝe transiranta de unu ĥemia kombinaĵo en alian; ekz-e metilo CH3, metileno CH2 kaj tiel plu.
En aliaj lingvoj
- La angla: radical, root
- La belorusa: аснова (слова)
- La ĉeĥa: kmen (slova)
- La franca: radical
- La hispana: raíz
- La hungara: szótő
- La nederlanda: stam (v.e.woord)
- La pola: temat (jęz.)
- La rumana: temă
- La rusa: основа (слова)
- La slovaka: kmeň (slova)
- La angla: radical
- La belorusa: радыкал
- La germana: Radikal
- La hispana: radical
- La hungara: gyök
- La nederlanda: radicaal
- La portugala: radical
- La rusa: радикал (хим.)