Vorto: radika
-
Apartenanta al radiko.
radika ekstremo
-
(figure) Kiu koncernas la radikojn mem, do estas profunda, esenca, kerna, drasta, radikala, havas solidan bazon.
radika renverso
radika ŝanĝo de metodo
la kuraĝo de Stockard kaj Vilĉjo estis la algluiĝo al profundradikaj principoj
multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi
la unua ismo estas nur sentimenta, senbaza aspiro, dum la dua, radike ligita al la laborista movado, anticipas la epokon, kiam la proletara mondrevolucio estos faliginta la landlimojn
En aliaj lingvoj
- La belorusa: каранёвы
- La ĉeĥa: kořenový, kořený, odmocninový
- La franca: de racine, racinaire
- La hungara: gyökér-, gyökeres
- La nederlanda: radicaal
- La rusa: корневой
- La slovaka: koreňový, odmocninový
- La belorusa: карэнны
- La franca: radical
- La hungara: gyökeres, radikális
- La rusa: коренной