Vorto: rabio
-
Mortiga infekta malsano, inokulebla al homoj aŭ bestoj per la salivo kaj karakterizata per furiozego kaj deziro mordi, kiun sekvas paralizo.
la vakcinadon kontraŭ rabio eltrovis Pasteur
Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco
vakcinadi vulpojn kontraŭ rabio
rabio estis bone konata al filozofoj kaj kuracistoj de antikvaj Grekio kaj Romo, kiuj prave kunligis la malsanon kun la mordo de rabiaj bestoj
la vakcino posedis rimarkindan propraĵon: ĝi sekvigis la kreadon de antikorpoj, kiuj plejparte neniigis la virusojn de rabio ankoraŭ en la inkubacia (latenta) stadio de la malsano
-
(figure) Furioza pasia ekscitegeco.
se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio (ekfuriozas pro senagado)
tuj devis repreni la proponon pro universala malaprobo, nun la iama rabio forpasis, kaj oni povas kun malvarmeta kapo mediti pri la afero
En aliaj lingvoj
- La angla: rabies
- La belorusa: шаленства, вадабоязь
- La ĉeĥa: lysa, rabies, vzteklina
- La franca: rage (maladie, excitation)
- La germana: Tollwut
- La hispana: rabia
- La hungara: veszettség
- La indonezia: rabies
- La kataluna: ràbia
- La nederlanda: hondsdolheid, rabies
- La pola: wścieklizna
- La portugala: raiva, danação, hidrofobia, lissa, rábia
- La rusa: бешенство, водобоязнь
- La slovaka: besnota
- La sveda: rabies
- Latino: rabies, em, e
- La angla: frenzy, rage
- La belorusa: шаленства, разьюшанасьць
- La germana: Raserei
- La hungara: őrjöngés
- La nederlanda: razernij
- La pola: wściekłość, szał
- La rusa: бешенство
- La sveda: raseri, ursinne