Vorto: rabia

  1. Rilata al rabio.

    • rabia viruso

    • kontraŭrabia vakcinado

  2. Malsana je rabio.

    • por hundon dronigi oni nomas ĝin rabia

    • morditaj de rabiaj hundoj

    • malsaniĝis ĉiu tria mordita de rabia besto

  3. (figure) Furioze ekscitita, ne plu sin reganta.

    • rabia pro, de kolero

    • li estas rabia leono, kiu eĉ karesante deŝiras la haŭton

    • la lastajn frazojn Eunana diris kun tiel rabia kolero, ke

    • ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza

    • li preferis atendi en sia kaŝejo ĝis la rabia procesio estis preteririnta

En aliaj lingvoj

    • La angla: rabies
    • La ĉeĥa: mající vzteklinu (infikované zvíře), vzteklý
    • La franca: enragé, rabique
    • La hungara: veszettséggel kapcsolatos
    • La kataluna: rabiós
    • La pola: wściekły, oszalały
    • La rusa: бешеный
    • La slovaka: besný, majúci besnotu
    • La angla: rabid
    • La belorusa: шалёны
    • La germana: tollwütig
    • La hungara: veszett
    • La pola: chory na wściekliznę
    • La sveda: rabiessmittad
    • La angla: raging, frenzied, furious
    • La belorusa: шалёны, разьюшаны
    • La germana: rabiat, wütend, rasend
    • La hungara: őrjöngő
    • La kataluna: furiós
    • La nederlanda: dol, razend, rabiaat
    • La sveda: rasande, ursinnig, rabiat