Vorto: rabi
-
(transitiva) Perforte forpreni tion, kio apartenas al alia.
rabi brutojn sur la kamparo
rabi monon al, de, for de iu
la morto rabis al li la infanon
la malamikaj bandoj disrabis ĉie en la tuta lando
disrabi la ŝtatajn financojn
forrabi ies edzinon
malĝojo rabas al li la feliĉon
vi volas rabi de mi la lastan konsolon
la ludo de via imago rabis al vi la klaran pensadon
En aliaj lingvoj
- La angla: rob
- La belorusa: рабаваць
- La ĉeĥa: drancovat, loupit, olupovat, rabovat
- La franca: ravir, voler (dérober)
- La germana: rauben
- La hispana: atracar, robar
- La hungara: rabol
- La kataluna: robar, furtar, prendre
- La nederlanda: roven, plunderen
- La portugala: roubar
- La rusa: грабить, ограбить, похищать, похитить
- La slovaka: lúpiť, plieniť, rabovať
- La sveda: röva, plundra, råna
- La taja: ปล้น