Vorto: puto
-
Profunda truo, fosita en tero, por tiri el ĝi akvon, kiu tien kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo.
kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas
ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos
la puton fermu prudente antaŭ la akcidento
En aliaj lingvoj
- La angla: well, water well
- La belorusa: калодзеж, студня
- La bulgara: кладенец
- La ĉeĥa: studna
- La franca: puits
- La germana: Brunnen
- La hispana: pozo
- La hungara: kút
- La nederlanda: put, bron, waterput
- La portugala: poço
- La rusa: колодец
- La slovaka: studňa
- La sveda: brunn