Vorto: pura
-
Karakterizas ion, kies naturo estas miksita je neniu fremda elemento.
pano el pura tritiko
pura vino
via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro
oni prenas ordinare la purajn radikojn
pura profito
li estas homo en plej pura senco de l' vorto
ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero
tiuj respondoj havis karakteron pure privatan
havi sencon pure pronoman
demandoj pure akademiaj
pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado
-
Karakterizas ion, kies naturo estas difektita de neniu malbona elemento.
spiri puran aeron
pura ĉielo fulmon ne timas
akvo kura, akvo pura
pura besto, manĝaĵo
esti pura de peko
animo pura ruzon ne bezonas
pura konscienco
la pura ĉasta ĝojo de fratino
vesto eluzita, sed pureco spirita
-
Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto, kaj tiel plu).
la mano de Johano estas pura
tro forta ĵuro, la afero ne pura
En aliaj lingvoj
- La angla: pure
- La belorusa: чысты
- La bulgara: чист, спретнат
- La ĉeĥa: čistý, ryzí, čirý
- La franca: propre, pur
- La germana: sauber, rein
- La hispana: puro
- La hungara: tiszta
- La nederlanda: schoon, rein, zuiver
- La pola: czysty, schludny
- La portugala: puro, limpo, castiço (linguagem), genuíno
- La rumana: pur, curat
- La rusa: чистый
- La slovaka: rýdzi, írečitý, čistý, číry
- La sveda: ren
- La turka: temiz