Vorto: punto
-
Maldensa, artisme interspacigita teksaĵo, konsistanta en delikata reto el silkaj aŭ linaj fadenoj, servanta kiel fono por floraĵoj aŭ ornamaĵoj faritaj per kudrilo aŭ ŝpiniletoj.
inter la puntoj kaj la brusta banto elstaris la kolo
kufo ornamita per puntoj
garnituro da kremkoloraj puntoj
dancistino, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto
maro, kiu de ĉiuj flankoj puŝis siajn kunmiksitajn ondojn kun brilantaj ŝaŭmaj puntoj
marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj
Rimarko: En «La Interrompita Kanto» tradukita de Kabe aperas «pinto» sinonime kun «punto», eble influita de la germana.
En aliaj lingvoj
- La angla: lace
- La belorusa: карункі
- La bulgara: дантела
- La ĉeĥa: krajka
- La franca: dentelle
- La germana: Spitze (Textil)
- La hispana: encaje
- La hungara: csipke
- La kataluna: punta
- La nederlanda: kant
- La pola: koronka
- La portugala: renda (tecido)
- La rusa: кружево
- La slovaka: čipka