Vorto: punkto
-
Malgranda makulo sur supraĵo.
la punktoj kaj strekoj de la Morsa alfabeto
havi ruĝajn punktojn sur la haŭto
nigra punkto vidiĝis en la ĉielo, anoncante pluvon
la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro
sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto
la ruĝajn punktojn sur la blue tapetitaj muroj
la sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj
Rimarko: Evitinda estas la uzo de punkto kun la signifo de grado.
-
Interpunkcia signo (.) uzata precipe por marki frazfinon kaj mallongigon.
demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto
uzu «kaj tiel plu» (sen punkto) kaj ne k.t.p.
nur la litero «f» kaj poste kelkaj punktetoj, kiuj povas indiki mankantajn literojn
punktokomo
meti la finan punkton al polemiko
kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto?
Rimarko: En la matematiko la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon: la ĉi-lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spaceton por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj, ekz-e: 125 250 416,75.
-
Preciza loko aŭ tempo, kie io okazas.
la deirpunkto, alvenpunkto
mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj
la armeojn en la plej gravaj punktoj de la lando
dometo, staranta sur alta punkto de monto
ne malproksime de l' punkto de l' kuniĝo de la du intermontoj
sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton
la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj
fikse rigardis ĉi tiun punkton
akiru punkton de apogo
sur la plej alta punkto de sia vivo
ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio
tiuj kvar feliĉaj tagoj estis la luma punkto de lia tempo de juneco
ni parolis tion kaj alion kaj fine tamen staris sur la sama punkto
sur kia punkto li freneziĝis?
li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado (vidpunkto)
unu el la plej tiklaj punktoj de kompleksa politika panoramo
tio estas lia tikla, vunda punkto
el la vidpunkto de infano
-
Speciala temo, kiun oni atentas.
observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto
pri tiu punkto mi havas alian opinion
li koncerne tiun punkton ne fariĝis pli saĝa
tiu aŭ alia punkto estas sendube erara
ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto
ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre)
la diskutita punkto de la regularo estis...
la ĉefa punkto estas sukcesi
parolado, prediko pri tri punktoj
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj
-
a. Senlime malvasta spacero, konsiderata kiel havanta nek larĝon, nek longon.
renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton
b. Elemento en spaco, speciale topologia, afina aŭ metrika.
-
Malgranda enpaĝiga mezurunuo de longo, kies valoro varias laŭ landoj.
en Anglalingvujo oni uzas la «pigan punkton» (351 µm) kaj la «grandan punkton» (353 µm)
en la kontinenta Eŭropo oni uzas la «ciceran punkton» (376 µm)
naŭpunkta tiparo
En aliaj lingvoj
- La angla: dot
- La ĉeĥa: bod, pozice, tečka, řádová tečka
- La franca: point
- La germana: Punkt
- La hispana: punto
- La hungara: pont
- La indonezia: titik
- La nederlanda: punt, stip
- La portugala: ponto
- La slovaka: bod, bodka
- La angla: period
- La belorusa: кропка
- La rusa: точка
- La belorusa: пункт
- La rusa: точка, пункт
- La belorusa: пункт
- La rusa: пункт
- La belorusa: пункт
- La pola: punkt
- La rusa: точка
- La belorusa: пункт
- La rusa: пункт