Vorto: puni
-
(transitiva) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonago aŭ kulpo.
puni iun, ĉar li malobeis, pro ke li malobeis
puni iun je malliberejo, knabon per vergo pro malobeo
kiun Dio amas, tiun li punas
per mono, ne per mano, punu vilaĝanon
kune kaptite, kune punite
-
(transitiva) Puni ties farinton.
puni ies malobeon
la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero
En aliaj lingvoj
- La angla: punish
- La belorusa: караць, пакараць
- La ĉeĥa: potrestat, trestat, uložit trest
- La franca: punir
- La germana: strafen
- La hispana: castigar
- La hungara: büntet
- La nederlanda: straffen
- La pola: karać
- La portugala: punir, castigar
- La rusa: наказать, наказывать, карать, покарать
- La slovaka: pokutovať, potrestať
- La sveda: straffa