Vorto: publiko
-
Rilate al instanco, ĉiuj homoj krom la oficistaro, registaro, artistaro kaj tiel plu.
enirejo por la publiko
ĉiu odora regiono en la regno de la belo havas sian publikon
Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa
pli kaj pli la irlanda publiko konscias pri korupto kore de la socio kaj pri skandaloj, kiuj tuŝas la plej influhavajn politikistojn, entreprenistojn kaj funkciulojn
a. Spektantaro.
la tuta publiko aplaŭdis la aktorojn
jen la publiko aplaŭdis tro multe, jen ĝi aplaŭdis tro malmulte
dramoj al kiuj la publiko antaŭ tridek jaroj kuradis, aŭskultadis
gimnastikistoj, dresistoj de serpentoj, dancistoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj; ĉiujn akceptis la publiko per laŭtaj krioj
li prezentis samideanojn el diversaj nacioj kaj la publiko tiel povis konstati, ke la elparolado de Esperanto estas ĉe ĉiuj absolute la sama
la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj
b. Klientaro.
nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn
mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko
la publiko ne plu avide aĉetas la plej novajn versiojn de programoj
c. Legantaro.
la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko
ankoraŭ mankas sufiĉa publiko kaj enspezado por fari el ĝi pli oftan revuon
En aliaj lingvoj
- La angla: public
- La belorusa: публіка
- La ĉeĥa: publikování, uveřejnění, vydání, vyhlášení, vyhláška
- La franca: public (le)
- La germana: Öffentlichkeit
- La hispana: público (subst.)
- La hungara: köz, közönség, nyilvánosság
- La nederlanda: publiek
- La portugala: público
- La rusa: публика
- La slovaka: publikovanie, vyhlásenie, vyhláška
- a. La germana: Publikum
- La hungara: közönség, publikum
- b. La germana: Kundschaft
- c. La germana: Leserschaft