Vorto: puŝo
-
Ekpremo aŭ ekfrapo, kiu delokigas.
ricevi puŝojn de sia patro
la glitveturilo flugis antaŭen: de tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn aŭ arbetaĵojn
donu al ŝi malgrandan puŝon tiel, ke ŝi falu en la akvon
fortegaj ventpuŝoj en la aero flugadis simile al cigna lanugo la ŝaŭmo el la maro
tiam nia afero ricevis potencan puŝon antaŭen
-
Atako.
furioza puŝo de pasio atakas nun subite la pastrinon
se per unu puŝo de ponardo li povus sin de ĉio liberigi
malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule
En aliaj lingvoj
- La belorusa: штуршок, штурхель, таўхель
- La franca: impulsion, poussée
- La germana: Stoß, Schubs
- La hispana: empuje
- La hungara: tolás, lökés
- La nederlanda: duw, stoot
- La norvega: dytt
- La pola: pchnięcie, popchnięcie, szturchnięcie
- La rusa: толчок
- La hungara: roham
- La pola: pchnięcie, popchnięcie, szturchnięcie