Vorto: puĉo
-
Ŝtatrenverso.
la puĉo de generalo kaj diktatoro Pinochet en Ĉilio en septembro 1973
post puĉo en 1948 Ĉeĥoslovakio fariĝis komunisma ŝtato sub la politika kaj ekonomia influo de Sovetio
somere 1991 okazis puĉo, kadre de kiu la ribelintoj provis, sed ne sukcesis eksigi la prezidanton de Sovetio, do Gorbaĉov plu laboris
en 2010 okazis kvazaŭ kaŝita puĉo, kiam la kataluna statuto, aprobita en Madrido kaj poste en Katalunio, estis senigita je alineoj fare de la konstitucia kortumo
En aliaj lingvoj
- La franca: coup d'état, putch
- La germana: Putsch, Staatsstreich
- La hispana: pronunciamiento, golpe de estado
- La hungara: államcsíny, puccs
- La nederlanda: staatsgreep, putch
- La norvega: kuppforsøk
- La portugala: putsch, golpe de estado
- La rusa: путч