Vorto: pruso

  1. Ano de balta etno, kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la suda bordo de la Balta Maro.

    • okcidentaj baltoj estis prusoj

    • antaŭ la 13a jarcento sur la kurŝa terlango vivis prusoj, semboj, norde samogitoj, kurŝoj

    • la kruckavaliroj konkeris la prusojn kaj ekloĝis ĉi tie meze de la 13a jarcento

  2. = prusujano.

    • oni devas distingi inter la malnovaj prusoj (aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj de Prusujo, prusujanoj)

En aliaj lingvoj

    • La angla: Prussian
    • La belorusa: прус
    • La franca: Prussien (subst.)
    • La hungara: porosz
    • La nederlanda: Pruis
    • La pola: Prus
    • La portugala: prussiano
    • La rusa: прусс