Vorto: prujno
-
Roso aŭ nebulo dum malvarmaj noktoj glaciiĝinta.
la prujno briligis la arbaron, kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo
ŝi viŝis per la mano la palpebrojn kovritajn de prujno
oni aŭdas la murmureton de l' prujnaj steletoj, falantaj teren
En aliaj lingvoj
- La angla: frost, hoar, rime
- La belorusa: іней, намаразь, шэрань
- La bulgara: слана
- La ĉeĥa: jinovatka, jíní
- La franca: gelée blanche, givre
- La germana: Reif
- La hispana: escarcha, helada
- La hungara: dér
- La nederlanda: rijp (rijm), rijm (rijp)
- La persa: بشم, برفک, یخبست
- La pola: szron
- La portugala: geada
- La rusa: иней, изморозь
- La slovaka: inovať, osuheľ, srieň