Vorto: prudento

  1. Kapablo trafe juĝi pri la aferoj de la praktika vivo.

    • de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento

    • Ofelio perdis la prudenton

    • la aĝo de prudento

    • la sana prudento

    • senprudenta besto

  2. Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ danĝerojn de la vivo.

    • konservu klarecon de la kapo kaj prudenton

    • venas al li prudento post la ĝusta momento

    • kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas

    • li pagas nun pro sia senprudenteco

    • la prudento estas la plej malnobla el la virtoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: prudence
    • La belorusa: разважнасьць, разважлівасьць, прадбачлівасьць, абачлівасьць, клёк
    • La ĉeĥa: rozum, rozvážnost, správné myšlení
    • La franca: bon sens
    • La germana: Vernunft, Klugheit
    • La hungara: megfontoltság, bölcsesség, előretekintés
    • La kataluna: prudència
    • La nederlanda: gezond verstand
    • La rusa: благоразумие
    • La slovaka: rozum, rozvážnosť, um
    • La franca: prévoyance
    • La hungara: körültekintés, óvatosság
    • La nederlanda: voorzichtigheid