Vorto: prudenta
-
Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj.
io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi
vi estas tre pripensema kaj prudenta homo
li rigardis per prudentaj grizaj okuloj
prudenta opinio
estu prudenta , aŭ mi vokos la gardistojn!
tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio
Rimarko: En iuj etnolingvoj la vorto saĝa estas uzata sinonime kun prudenta (kaj tiaj ilin prezentas PV kaj PAG), dum en aliaj ili estas preskaŭ antonimoj; prudento estas la plej banala, supraĵa formo de saĝo, «la komuna saĝo» ‐ dum «la vera saĝo» povas esti paradoksa kaj kontraŭa al la prudento: kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton; ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis «la afero klariĝos».
Rimarko: Oni do rajtas postuli ke infano estu prudenta: vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko!; sed «saĝa infano» estus fenomeno malnormala (kiel bebo Jesuo).
-
Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj.
ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta
riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo
la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente
prudenta ŝparemo, konsilo
En aliaj lingvoj
- La angla: prudent, sensible
- La belorusa: разважны, разважлівы, прадбачлівы, абачлівы
- La ĉeĥa: prozíravý, rozumný, rozvážný, soudný
- La franca: de bon sens
- La germana: vernünftig, klug
- La hungara: megfontolt, előretekintő, bölcs
- La kataluna: prudent
- La nederlanda: verstandig
- La portugala: prudente, sensato, judicioso, razoável, assisado
- La rusa: благоразумный
- La slovaka: rozumný, rozvážny, rozšafný
- La franca: raisonnable
- La hungara: körültekintő, óvatos
- La nederlanda: voorzichtig