Vorto: provizi
-
(transitiva) Havigi, laŭ pli malpli granda kvanto, tion, kion oni povas bezoni.
ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj
apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
li provizadis al ili panon en tiu jaro
provizu al vi akvon por la tempo de sieĝo
dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per militaj maŝinoj
lia kuirejo kaj kelo estas bone provizitaj
tendo provizita je la plej belaj kusenoj
ili provizas la fiŝhokojn per logaĵo
akvoprovizi la ĝardenon
plej granda parto de la presejoj proviziĝos je nia alfabeto
-
(transitiva) Almeti ion al objekto por ĝin kompletigi (garni kaj ).
potoj, provizitaj per ŝnuroj
provizi bibliotekon per libroj, fenestron per vitroj
ĉi tiu kvartalo estis provizita per fortaj muroj
la apogilo de la seĝoj supre estis provizita per tabuleto
kvarangula, per la ritpenikoj provizita tuko
la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita
Ĉapelilo estas provizita per tre ampleksa helpsistemo
la religio provizis pretekston por perforto en Bosnio, Kosovo, Ĉeĉenio kaj Indonezio
-
(transitiva) Prizorgi.
la bezonoj de l' kortego estis malavare provizitaj
En aliaj lingvoj
- La angla: provide, supply
- La ĉeĥa: opatřit čím, zásobit
- La franca: doter (fournir), fournir, pourvoir
- La germana: versorgen, ausstatten, beschaffen
- La hispana: proveer
- La hungara: ellát, felszerel
- La itala: dotare(fornire), fornire, approvvigionare, rifornire, procacciare, provvedere, corredare
- La nederlanda: voorzien van
- La portugala: prover, abastecer, munir, suprir
- La rusa: снабжать, снабдить
- La slovaka: napájať
- La germana: versehen, ausstatten