Vorto: provi

  1. (transitiva) Apliki objekton al ĝia destino, por kontroli, ĉu ĝi taŭgas, ĉu ĝi plaĉas.

    • provi instrumenton, maŝinon, ponton, ĉapelon, medikamenton sur malsanulo

    • provi vinon

    • la pli aĝa iris kun la ŝuo por provi ĝin , sed bedaŭrinde la granda piedfingro ne eniris, la ŝuo estis tro malgranda por ŝi

    • ŝi prenis la anasidon prove por la daŭro de tri semajnoj, sed ovoj ne aperis

    • nepre provu iom da «sampa»: ĝi estas bongustega, nuksgusta kaj nutroriĉa

    • siatempe mi ankaŭ iafoje provis cigaron

  2. (transitiva) Elmeti al pritaksado de la valoro.

    • Rimarko: Ĉar oron oni kutimis provi per fandado, fajro rolas oftan rolon en la rilatantaj metaforoj.

    • a. Elmeti substancon al eksperimento, por kontroli ĝian valoron.

      • provi arĝenton, oron

      • fajro provas la oron

    • b. Kontroli la valoron de io.

      • la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas

      • provi sian ŝancon , provi sian feliĉon

      • ni provos la fortunon

      • iru en la mondon, provu viajn kapablojn kaj lernu metion

      • kiam mi povos porti lancon, mi trovos Seton kaj ni provos niajn fortojn

      • afero, kiu plej forte provas lian sagacon

      • oni batas la oron por provi ĝian valoron

    • c. Elmeti iun al severa esplorado de liaj konoj, kapabloj, fido, fideleco, obeemo kaj tiel plu.

      • ili provis la Eternulon, dirante: ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?

      • mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj

      • alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, serĉante ĉe li signon el la ĉielo, por provi lin

      • tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io

      • vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj

      • ni provis vin, ‐ daŭrigis Voland, ‐ neniam ion petu! neniam kaj nenion

      • tiuj ankaŭ estu unue provitaj, poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj

      • obstine paŝas, provita, hardita, al cel' unufojon signita

  3. (transitiva) Peni fari ion malgraŭ necerta sukceso, ekz-e pro tio, ke oni antaŭe neniam ĝin faris ĝisfine.

    • a. None

      • David zonis supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis

      • mi provos paroli al la reĝo

      • Luka Lukiĉ provas ekfumi

      • li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis

      • Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin je la mano

      • mi provu ne movi la kapon

      • mi provos ne fuŝi ĝin alifoje

    • b. None

      • ĉiu provas , kion li povas

      • en sia migrado li provis preskaŭ ĉiujn metiojn

      • provi eĉ la neeblon

      • provi vojon , artifikon , regulon , rimedon

      • li provis trian redakcion, kiu tamen rezultis eĉ pli malbona ol la du unuaj

    • c. None

      • «nun mi provos!», diris la tria

      • «ni provos», respondis trankvile la princo

En aliaj lingvoj

    • La angla: attempt
    • La belorusa: спрабаваць, каштаваць (manĝaĵojn)
    • La bulgara: пробвам, опитвам
    • La ĉeĥa: pokoušet se, pokusit se, vyzkoušet, zkusit
    • La franca: essayer, éprouver (mettre à l'épreuve), mettre à l'épreuve, probar, tâcher, tester, tenter (essayer), tenter (mettre à l'épreuve)
    • La germana: probieren
    • La hispana: probar, intentar, tratar de, comprobar
    • La hungara: kipróbál, megpróbál, próbára tesz, tesztel, megkísérel
    • La nederlanda: proberen, passen, aanpassen
    • La pola: próbować, wypróbowywać
    • La portugala: provar, experimentar, ensaiar
    • La rusa: пробовать
    • La slovaka: okúsiť, pokúšať(sa), skúsiť, urobiť pokus
    • La belorusa: выпрабоўваць
    • La nederlanda: beproeven, testen, uittesten, proberen
    • La pola: próbować, sprawdzać, poddawać próbie
    • La rusa: испытывать
        • a. La hispana: probar
        • b. La hispana: comprobar
        • c. La hispana: comprobar
    • La belorusa: спрабаваць, прабаваць
    • La nederlanda: proberen
    • La pola: próbować, sprawdzać, usiłować
    • La rusa: пробовать, пытаться
        • a. La hispana: tratar de, intentar
        • b. La hispana: probar, intentar
        • c. La hispana: intentar, probar