Vorto: protokolo
-
Oficiala raporto, per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris, vidis, aŭskultis.
fari protokolon pri ŝtelado, arestado
legi, akcepti la protokolon de la antaŭa kunsido
protokoloj de polica enketado
la Verda Partio postulis, ke oni korektu la parlamentan protokolon
en la oficialaj protokoloj en Jerusalemo, mi ne sukcesis trovi iun ajn mencion pri krucumo de ia ajn Nazareo, Jehoŝua aŭ Jeŝua
la celoj de la protokolo de Kioto por malpliigi la forcejan efikon pro fosilia bruligo
la Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934
-
Speco de raporto en kiu programo notas eventojn okazintajn dum ĝia rulado, ekz. dosiero pri dialoga seanco, pri tradukado de programo, pri transakcio kun datumbazo kaj tiel plu
-
Aro da reguloj pri formo kaj maniero de datumtransmeto en komputila reto; parto de interfaca kontrakto difinanta en kia vicordo voki ĝiajn procedurojn.
la retumado en TTT estas bazita sur la protokolo «HTTP»
IP estas protokolo uzata en komputilaj retoj
XMPP XML-bazita protokolo por babili rete per tujmesaĝilo
la ricevanta servilo uzas eblon de la protokolo por diri al la sendanta servilo: «ĉi tiu servilo estas tro okupita; provu poste”
En aliaj lingvoj
- La angla: minutes (of a meeting)
- La belorusa: пратакол
- La ĉeĥa: protokol, zápis
- La franca: protocole, procès verbal
- La germana: Protokoll
- La hispana: acta de sesión, bitácora
- La hungara: jegyzőkönyv
- La nederlanda: protocol, proces verbaal, notulen
- La portugala: protocolo (relatório), ata
- La rusa: протокол
- La slovaka: protokol, zápisnica
- La angla: log file
- La franca: fichier log, fichier de trace (log)
- La germana: Protokoll(datei), Log
- La hispana: registro, registro de eventos (log), fichero de registro (log)
- La hungara: naplóállomány, log file
- La nederlanda: logbestand
- La angla: communications protocol
- La franca: protocole (de transmission)
- La germana: Übertragunsprotokoll, Protokoll (Netz, Schnittstelle)
- La hispana: protocolo (de transmisión)
- La hungara: protocol
- La nederlanda: protocol