Vorto: propra
-
Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io.
propra nomo
jen moro propra al la Angloj
Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio
poezio kaj elokventeco havas ĉiu propran harmonion
propra opinio ne estas leĝo por alia
-
Apartenanta nur al la subjekto de la propozicio; akcentas la posedan pronomon.
timulo timas eĉ sian propran ombron
personoj, kiuj ne scias alian lingvon krom sian propran
li falis en sian propran kaptilon
korniko vundita propran voston timas
ĉiu propran saĝon posedas
en propra angulo ĉiu estas fortulo
en fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon
marŝi sur propraj piedoj
propramova, propravola (spontanea)
En aliaj lingvoj
- La angla: one's own
- La belorusa: свой, уласны, асабісты
- La ĉeĥa: vlastní
- La franca: propre (à soi)
- La germana: eigen
- La hispana: propio, particular, personal, intrínseco
- La hungara: saját, tulajdon, maga
- La nederlanda: eigen
- La portugala: próprio, particular, pessoal, intrínseco
- La rusa: свой, собственный
- La slovaka: vlastný