Vorto: promesi
-
(transitiva) Certigi, ke oni faros aŭ donos.
promesi ludilon al infano
mi promesas observi, kion leĝo ordonas
ofte mano forgesas, kion buŝo promesis
promesi orajn montojn, pirojn sur saliko (briko)
-
(transitiva) Doni motivon por esperi.
la ekspozicio promesas profiton, promesas esti grandioza
tiuj preparoj promesas grandan sukceson
la jam anoncitaj paroladoj promesas interesan pritraktadon de la temoj
multpromesaj frazoj
la vetero promesis esti favora
En aliaj lingvoj
- La angla: promise
- La belorusa: абяцаць
- La ĉeĥa: brát si jako úkol, dát slib, složit slib, slíbit, zavázat se
- La franca: promettre
- La germana: versprechen
- La hispana: prometer
- La hungara: ígér
- La kataluna: prometre
- La nederlanda: beloven
- La persa: قول دادن
- La portugala: prometer
- La rusa: обещать, сулить
- La slovaka: dať slovo, sľúbiť
- La sveda: lova
- La persa: نوید دادن