Vorto: proksima
-
Apartigita per malgranda distanco.
a. En spaco.
proksima urbo, najbaro, lando
la malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro
proksima je, al, de io
rigardi ion de proksime
alporti ion de malproksime
sendi iun malproksimen
b. En tempo.
la proksiman (pasintan aŭ venontan) jaron
la tago de la edziĝo estis proksima
la plej proksima estonteco
c. Per metaforo.
proksima parenco
jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas
ĝis la fina malapero de la muroj inter la popoloj, estas ankoraŭ tre malproksime
En aliaj lingvoj
- La belorusa: блізкі
- La ĉeĥa: blízký, přibližný
- La franca: proche
- La germana: nahe
- La hispana: próximo
- La hungara: közeli
- La nederlanda: dichtbij
- La pola: bliski, niedaleki, nieodległy
- La portugala: próximo, propínquo, junto, vizinho, circunvizinho
- La rusa: близкий, ближний
- La slovaka: blízky, približný
- a. La angla: close, near
- b. La angla: soon
- La franca: prochain (adj.)
- c. La angla: close, near