Vorto: programo

  1. Laŭtempa listo de farotaj aferoj, de taskoj.

    • programo de koncerto

    • lernoprogramo

    • programo de kunveno

    • programo anoncanta la intencojn de politika partio

    • vivi komunan vivon ‐ tio signifas: havi komunajn pensojn pri ĉio, helpi unu la alian, havi la samajn ĝojojn kaj ĉagrenojn... ‐ bela programo, ĉu vi efektivigis ĝin?

    • religiaj moroj, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon

    • programo estu preparita laŭ la kongresa regularo

    • Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo

    • tiu ĉi malgranda sumo servas jam por elspezoj de korespondado, sendado de programoj, tabeloj da demandoj

    • la esperantlingva programo de Radio Budapeŝto

    • kolortelevidaj programoj kun multe da interprograma varbado

    • splitopartioj povas per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj

    • sociaj programoj por dignaj vivkondiĉoj

  2. Priskribo de la agoj plenumotaj de komputilo, en komputila lingvo aŭ en ĝia maŝinkodo.

    • verki programon en C

    • traduki programon el C

    • bindi programon el moduloj

    • lanĉi, plenumi, ruli programon

    • aplika programo

    • ilprogramo

    • la elpakita programo bezonas preskaŭ 6 megabitokojn

    • kun la programo estas provizita amaseto da diversaj litertipoj, ekzemple la senserifaj Svisujo, Metroo kaj Kuriero

    • estas priskribitaj nur programoj kaj dosieroj: tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj, litertiparoj, programoj por adapti litertipojn, rekoniloj, programoj por adapti la klavaron, kaj tiel plu

    • ĉar ĝi estas libera programo, mi povis mem adapti ĝin

    • pluraj popularaj programoj funkcias unikode

    • verki programojn per familia komputilo kaj la programadlingvo Basic

En aliaj lingvoj

    • Ido: programo
    • La angla: program
    • La belorusa: праграма
    • La bulgara: програма
    • La ĉeĥa: pořad, rozvrh
    • La franca: programme
    • La germana: Programm
    • La hispana: programa
    • La hungara: műsor, program
    • La nederlanda: programma
    • La norvega: program
    • La pola: program
    • La portugala: programa
    • La rusa: программа
    • La slovaka: poriadok, rozvrh
    • La sveda: program
    • La ukraina: програма
    • Volapuko: program
    • La pola: program