Vorto: programi
-
(transitiva) Antaŭdifini ordon de eventoj.
se trafiksistemoj kolapsos, kolizioj de aŭtoj, tramoj kaj fervojoj estas programitaj
la franc-germana televidstacio Arte bonŝance programis mirindan filmon de la universale koramata Charles Chaplin
sekve de la (programita) paneo de elektraj aparatoj, konsumado de kartoĉoj kaj ĉiaj aliaj aferoj por unufoja uzo, kreiĝas pli kaj pli da rubo
Dio kree intervenis de tempo al tempo, kiam la evoluciaj fortoj, kiujn li programis, ne sukcesis salti al pli nova kompleksa vivformo
-
(transitiva) Verki programon kiu faru ion.
programi sintaksan analizon, formorekonon
programi por (sub, en) Unikso en C
ĉu tiu funkcio estas programita aŭ realigita aparate?
oni povas programi siajn preferatajn klavokombinojn por super- kaj sub-signitaj literoj
ilia agado estas programi, testi, priskribi, ripari, pliampleksigi la programaron
kiam la persona komputilo estis disvolvita kaj surmerkatigita en Usono, ĝi estis planita kaj programita por anglalingvanoj, iuj firmaoj ankaŭ programas la printilojn tiel, ke ili aŭ rifuzas ne-aŭtentikajn kartoĉojn
En aliaj lingvoj
- La angla: program
- La belorusa: праграмаваць
- La bulgara: програмирам
- La ĉeĥa: programovat
- La franca: programmer
- La germana: programmieren
- La hispana: programar
- La hungara: programoz
- La nederlanda: programmeren
- La norvega: programmere
- La pola: programować
- La rusa: программировать
- La slovaka: programovať
- La sveda: programmera
- La germana: entwickeln