Vorto: programero
-
Unuopa peco en programo.
filmofirmaoj povas revendi la rajton por la sama programero plurfoje
li fiere anoncas la programeron «Homoj kaj problemoj»
okazas ankaŭ ekspoziciaj programeroj: teatraĵoj, muziko kaj prelegoj
renkontiĝi kun geamikoj kaj ĝui programerojn de siaj konatoj: ĥorkantado, ludado de diversaj instrumentoj, dancado
ĝi kunvokis la parlamenton por efektivigi programerojn: pliigi enspezimpostojn , malpermesi parlamentanojn elektitajn per partia listo eksiĝi de tiu partio sen eksiĝi kiel parlamentano
sekva programero de la registaro estas la iompostioma forigo de fruaj pensiiĝoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: bod programu, číslo programu
- La franca: élément de programme
- La germana: Programmpunkt
- La hispana: elemento de programa
- La nederlanda: programmaonderdeel
- La slovaka: bod programu
- La sveda: programpunkt