Vorto: programado

  1. (transitiva) Verkado de komputilaj programoj, en pli vasta senco inkluzive de projektado, dokumentado kaj vartado.

    • metodoj de programado

    • strukturema, modulema, objektema programo

    • post iom da programado mi ekhavis unikodan retpoŝtilon kaj povis sendi al mi mesaĝojn kun belaj esperantaj supersignoj

    • koni kelkajn principojn pri programado

    • libera programaro donas ŝancon enplektiĝi en avangardan programadon sen la kutimaj limigoj pro kopirajtoj kaj patentoj

    • «katedralo” kaj «bazaro” estas la nomoj por liaj modeloj de komerca kaj libera Programado, respektive

    • normoj ellaboritaj de W3C, la ĉefa instanco por interreta programado

  2. (transitiva) (ankaŭ «matematika programado») Parto de operaciesploro, studanta problemojn pri funkciekstremoj super aroj de finidimensia vektorspaco, kiujn arojn difinas egalaĵoj aŭ komparaĵoj.

    • la «dorssakproblemo» kaj «la problemo pri vojaĝa komizo» estas konataj problemoj de matematika programado

    • dinamika, diskreta, konkava, konveksa, lineara, nelineara programado

En aliaj lingvoj

    • La angla: programming, software engineering
    • La belorusa: праграмаваньне
    • La bulgara: програмиране
    • La ĉeĥa: programování (počítače)
    • La franca: programmation
    • La germana: Programmierung, Entwicklung
    • La hispana: programación
    • La hungara: programozás
    • La nederlanda: programmeren
    • La norvega: programmering
    • La pola: programowanie
    • La rusa: программирование
    • La slovaka: programovanie (počítača)
    • La sveda: programmering
    • La angla: mathematical programming
    • La belorusa: матэматычнае праграмаваньне
    • La hungara: matematikai programozás
    • La rusa: математическое программирование
    • La sveda: matematisk programmering