Vorto: profunda
-
Kies fundo estas tre malproksima de ĝia supraĵo; aŭ kies fundo havas certan distancon de ĝia supraĵo.
profunda puto, foso , lago, valo, kavo , akvo , maro , arbaro , neĝo , groto, galerio, vundo
frapoj iras profunde en la korpon
neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden
iru pli profunden en la ĉambron
skatolo profunda je du centimetroj
la baseno estis nur duonmetron profunda
-
Etendiĝanta, atinganta ĝis tre malalte.
profundaj radikoj de arbo
la plej profunda infero
profunda saluto
profunda ĝemo
profunda enspiro, simila al ĝemo
fiŝo granda naĝas profunde
li falu pli profunden
arĝenta bluzo el silka ŝtofo kun profunda dekolto
-
(figure) Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno.
profunda penso, prudento, erudicio, studado , esploro , analizo , pripensado , meditado , profunda kontemplado
profunda spirito, politikulo
ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto
profunde scii lingvon
-
(figure) Ega, grava, malfacile ŝancelebla.
profunda dormo falis sur Abramon
profunda nokto
profunda mallumo
profunda doloro
profunda deziro, mizero, konvinko, dekadenco
el plej profunda koro preĝis al Dio
profunda disonanco
maljunuloj de profunda aĝo
mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon
profunde saĝa plano
En aliaj lingvoj
- La angla: deep
- La belorusa: глыбокі
- La ĉeĥa: hluboký
- La franca: profond
- La germana: tief
- La hungara: mély
- La nederlanda: diep
- La portugala: pofundo
- La rusa: глубокий
- La slovaka: hlboký
- La sveda: djup