Vorto: profeto
-
Homo parolanta kaj aganta pro dia misio.
Debora, profetino, edzino de Lapidot, estis en tiu tempo juĝistino de la Izraelidoj
Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo
-
Antaŭdiristo anoncanta estontaĵojn nome de iu dia inspiro.
en la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto
neniu estas profeto en sia urbeto
En aliaj lingvoj
- La angla: prophet, seer
- La belorusa: прарок
- La bulgara: пророк
- La ĉeĥa: profét, prorok
- La franca: prophète
- La germana: Prophet, Verkünder
- La hispana: profeta
- La hungara: próféta, jövendőmondó, jövőbelátó
- La nederlanda: profeet
- La portugala: profeta
- La rusa: пророк
- La slovaka: prorok
- La sveda: profet