Vorto: procezo

  1. Natura sinsekvo de fenomenoj disvolviĝanta sen ago de ekstera forto kaj konsiderata en sia tuteco, en sia iompostioma progresado kaj en siaj rezultoj.

    • biologia, historia procezo

    • digesta procezo

    • inflama, kancera procezo

  2. Sinsekvo da antaŭplanitaj okazoj, dependa de objekto aŭ fenomeno, kaj realiĝanta en determinitaj kondiĉoj.

    • Bessemera procezo

    • en fiŝkaptado li pli ŝatis la procezon ol la rezulton

  3. Sinsekvo da operacioj (komandoj) estiĝanta dum plenumo de programo aŭ de parto de programo kaj konsiderata kun la datumoj uzataj kaj produktataj de tiuj operacioj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: process
    • La belorusa: працэс
    • La ĉeĥa: proces, vývoj
    • La franca: processus
    • La germana: Prozess
    • La hispana: proceso
    • La hungara: folyamat
    • La nederlanda: verloop, proces (medisch, biologisch bijv.)
    • La pola: proces, przebieg zjawiska
    • La portugala: processo, seguimento, marcha, evolução
    • La rumana: proces
    • La rusa: процесс
    • La slovaka: dej, priebeh, proces
    • La sveda: process
    • La franca: procédé
    • La nederlanda: procédé, procedure, werkwijze
    • La pola: proces
    • La rumana: proces
    • La ĉina: 进程 [jìnchéng]
    • La nederlanda: proces (informatica)
    • La pola: proces