Vorto: problemo

  1. Malfacila demando, teoria aŭ praktika malfacilaĵo solvenda per metodoj sciencaj aŭ socipolitikaj.

    • «Aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo»

    • esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia

    • astronomia, ekologia, fizika, filozofia problemo

    • la problemo pri kvar farboj

    • kiam la oratoro preparas paroladon pri aparta problemo el sia fako li tiun problemon trastudu ankoraŭ pli profunde

    • Rimarko: Paŭsante nacilingvan modelon oni ofte uzas la prepozicion «de» anstataŭ la pli klara «pri»: nur imitita al la lingvoj naturaj «fonetika vorta lingvo» povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; tio estas evitinda, ĉar «de» estas ne nur malpli preciza, sed ankaŭ ĝi povas enkonduki alispecan komplementon: la kadron, en kiu oni konsideras la problemon, aŭ koncernaton, kiun ĝi suferigas, ekz-e: La plej granda problemo de la mondo, de la moderna fiziko; la ĉefa problemo de UEA estas manko je profesia mastrumado. Interalie, «problemo de lingvo tutmonda» povas esti iu aparta problemo en la kadro de tia lingvo, ekz-e iu gramatika problemo.

  2. Ekzerco en formo de solvenda demando.

    • aritmetika, algebra, fizika problemo

    • Li plej ŝatis dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto

    • mi estis plene okupita je la ŝaka trimova problemo

  3. Ĝena cirkonstanco, solvenda malfacilaĵo.

    • La unua problemo estis la loĝado

    • Vidu: mi ne havas problemojn pri mono, almenaŭ por la pano mi havas ĉiam

En aliaj lingvoj

    • La angla: problem
    • La belorusa: праблема, задача
    • La bulgara: проблем
    • La ĉeĥa: obtíž, otázka, problém, těžkost, záhada, úloha
    • La ĉina: 问题 [wèntí]
    • La franca: problème
    • La germana: Problem
    • La hispana: problema
    • La hungara: probléma
    • La nederlanda: probleem, vraagstuk
    • La persa: مسئله, مشکل
    • La portugala: problema
    • La rusa: проблема
    • La slovaka: obtiaž, problém, záhada, úloha, ťažkosť
    • La sveda: problem
    • La rusa: задача
    • La angla: problem, trouble
    • La rusa: проблема, затруднение