Vorto: pro

  1. Prepozicio montranta.

  2. La kaŭzon, motivon de ago.

    • ni venis pro serioza afero

    • maro estis griza pro ŝaŭmo

    • mi ridas pro lia naiveco

    • li amas tiun knabinon pro ŝia beleco

    • mi timas pro la urbo

    • mi trinkos pro via sano

    • restu, pro Dio! (per)

    • oni pro provo nur ekspiru sur ĝin kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevos

    • pro tio, ke

    • pro ke

    • li demandis ŝin pro kio ŝi ploras

    • Rimarko: La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne ĉiam klaras. Tial la prepozicioj por kaj pro povas alterni en iuj frazoj. Oni ne povas diri «morti por nesingardemo» anstataŭ «morti pro nesingardemo»; sed inter «morti por la patrujo» kaj «morti pro la patrujo« ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignemon. Same pri «pagi monon pro io» (emfazanta elspezon) kaj «pagi monon por io» (emfazanta akiron). En «ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki» Zamenhof ne skribis «por akvo» nur por eviti ripeton, sed por tie pli konvenus.

  3. La objekton, kiun oni interŝanĝas je alia.

    • kion vi donos pro tio?

    • pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon kaj oleon

    • David aĉetis la bovojn pro 50 sikloj

    • manĝaĵon aĉetu de ili pro mono

    • ili vendu la bovon kaj dividu inter si la monon pro ĝi

    • kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi

    • ili demandis, kiom li postulas pro la feloj

    • okulon pro okulo, denton pro dento

    • niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la lando

    • vi manĝas grenon malnovan, kaj vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la nova

    • ne prenu elaĉeton pro animo de mortiginto

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: kvůli, pro, z důvodu
    • La hungara: miatt, -ért
    • La portugala: por, por causa de, por amor de, em troca de
    • La slovaka: kvôli, pre
    • La sveda: på grund av, för
    • Tokipono: tan
    • La belorusa: праз, дзеля
    • La franca: à cause de
    • La germana: wegen, um... willen
    • La hispana: por, a causa de
    • La kataluna: a causa de
    • La nederlanda: wegens, dank zij
    • La okcitana: a causa de
    • La rusa: из-за
    • Volapuko: dem
    • La belorusa: за, наўзамен
    • La franca: contre (en échange de), en échange de
    • La germana: für
    • La nederlanda: tegen
    • La rusa: за (о цене), ради