Vorto: privata
-
Eksterofica; aperanta, ekzistanta aŭ plenumata ekster ajna oficiala funkcio aŭ rolo.
mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo
la afero Esperanta dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton
tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj
sed kelkaj esperantistoj havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis
ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas
la delegitoj malĝojaj forlasis la faraonon, kiu post ilia foriro kunvokis privatan konsilan kunvenon
ministroprezidanto misuzis flugojn je ŝtataj kostoj por privataj celoj
-
Speciale, tia kiu koncernas nur la personan aŭ familian vivon de individuo.
privata domo
vivon privatan kaŝu la muroj
tiu kontrakto estas mia afero pure privata kaj persona
privata letero
ĉu privata aŭtomobilo aŭ publika transportilo?
-
Rilata, apartenanta aŭ limigita al fizika aŭ neŝtata jura persono.
privata proprieto
alŝtatigi privatan kompanion
Teboj estis grandega urbo kaj posedis multe da publikaj kaj privataj konstruaĵoj
miloj da tiaj privataj entreprenoj fermiĝis kaj multaj fremdaj investistoj foriris
tiuj, kiuj volas studi medicinon ĉe privata universitato, pagas unue 60 000 enojn por ekzameniĝi kaj poste jarkotizon de 9 950 000 enojn
eksterleĝaj privataj milicioj
Rimarko: La PIV-oj ĉi tie kontrastigas inter «privata» kaj «publika», kion mi opinias stranga kaj nelogika (kvankam en iuj lingvoj tiuj vortoj funkcias kiel antonimoj). Arta privata galerio aŭ biblioteko tute bone povas esti malfermita al la publiko; simile pri privata ŝoseo kaj tiel plu; tial la PIV-an ekzemplon privata enirejo mi opinias malrekomendinda, ĉar ĝi estas perpleksige malklara naciaĵo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: прыватны
- La ĉeĥa: soukromý
- La franca: non officiel, *particulier
- La germana: privat, Privat-
- La hispana: privado, particular
- La hungara: magán-, privát
- La nederlanda: particulier, privé
- La rusa: *частный
- La slovaka: súkromný
- La franca: *privé
- La hispana: privado
- La franca: *privé
- La hispana: privado