Vorto: printempo

  1. Sezono, dum kiu denove kreskas la vegetaĵoj, post vintro, antaŭ somero (laŭ la gregoria kalendaro en la norda hemisfero proksimume de la 21a tago de marto ĝis la 21a de junio; en la suda hemisfero proksimume de la 23a de septembro ĝis la 21a de decembro).

    • unu kukolo printempon ne venigas

    • printempo semas, aŭtuno rikoltas

    • al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu

En aliaj lingvoj

    • La angla: spring
    • La belorusa: вясна
    • La bulgara: пролет
    • La ĉeĥa: jaro
    • La ĉina: 春
    • La franca: printemps
    • La germana: Frühling, Frühjahr, Lenz (poezie)
    • La hebrea: אביב
    • La hispana: primavera
    • La hungara: tavasz
    • La indonezia: musim semi
    • La japana: 春 [はる]
    • La nederlanda: lente, voorjaar
    • La norvega: vår
    • La pola: wiosna
    • La portugala: primavera
    • La rumana: primăvară
    • La rusa: весна
    • La slovaka: jar
    • La sveda: vår
    • La turka: ilkbahar, bahar
    • Volapuko: flolatim