Vorto: princo

  1. Regnestro kies rango estas malpli alta ol tiu de reĝo.

    • en la palaco baronoj, grafoj kaj princoj malfermis antaŭ li orajn pordojn

    • mi pensas, veturas tro multe da grafoj kaj princoj

  2. Membro aŭ posteulo de reĝa aŭ imperiestra familio.

    • tio estas la filoj de Iŝmael, dek du princoj super siaj gentoj

    • vi serĉas la princon Hamleton? jen li estas

    • mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro

  3. Nobelo plej altranga.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: князь, прынц
    • La franca: prince
    • La germana: Fürst
    • La hispana: príncipe
    • La hungara: herceg, fejedelem
    • La indonezia: pangeran
    • La kataluna: príncep
    • La nederlanda: prins
    • La portugala: príncipe
    • La rusa: князь, принц
    • La sveda: prins
    • La germana: Prinz
    • La germana: Großfürst
    • La kataluna: infant