Vorto: primo

  1. Natura entjero, dividebla nur per si mem kaj per la nombro unu.

    • sep, dek tri,... estas primoj

  2. Tia neinversigebla elemento p de komuteca, unuhava ringo, ke ĝi naskas priman idealon; alidire p estas tia, ke se ĝi estas divizoro de la produto x×y, tiam ĝi nepre estas divizoro de x aŭ de y.

    • en integra ringo, primo ne havas proprajn divizorojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: prime number
    • La ĉeĥa: nedělitelné číslo, prvočíselný element, prvočíslo
    • La franca: nombre premier
    • La germana: Primzahl
    • La hungara: törzsszám, prímszám
    • La itala: numero primo
    • La nederlanda: priemgetal
    • La pola: liczba pierwsza
    • La portugala: primo, número primo
    • La rusa: простое число
    • La slovaka: nedeliteľné číslo, prvočíslo
    • La angla: prime (element)
    • La franca: élément premier
    • La germana: Primelement
    • La hungara: prímelem
    • La itala: (elemento) primo
    • La pola: element pierwszy
    • La rusa: простой элемент