Vorto: pri
-
Prepozicio signifanta «koncerne al», «rilate al», «teme de» kaj uzata.
-
Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la ago.
li pensis nur pri la mirinde bela reĝidino
memori pri mezuro en laboro kaj plezuro
rememorigi pri miaj pekoj
paroli pri multaj aferoj
kredi pri prospero
kredi pri kaprica hazardo
dubi pri la bona volo kaj intenco
dubi pri tia ebleco
aspiri pri edziĝo kun ŝi
albana popolo de Kosovo, sopiranta pri propra ŝtato
funebri pri Sara kaj plori pri ŝi
zorgi pri la pano
ĵuri pri ili
trompi iun pri io
kunlabori pri la sukceso de
rakontis al li pri la apero de la pastro
vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l' reĝido
sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke
-
Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la sento aŭ animstato.
mi estas kontenta pri ĉaro da
esprimis sin tre kontenta pri sia laboro
mi estas malkontenta pri tia indiferenteco
mi estas certa pri tio, kion mi diras
la malnova jaro nun forpasis, mi ankaŭ estis tre ĝoja pri tio
konscia pri la problemo
konscia pri la danĝero
pri havo najbara oni estas malavara
-
Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la ideo.
atesto pri la naskiĝo
profesoro pri matematika logiko
la problemo pri la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio
raporto pri la lando
la demando pri lingvo internacia
la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948
komisiono pri mediprotektado
popola rajto pri memdecido
traktato pri amikeco inter du ŝtatoj
la internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj
la ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno
la ideo pri nacieco facile povas tiel etendiĝi, ke ĝi fariĝos afektaĵo
la legendo pri la belulino Zobeido
mi havis la senton pri io falanta
pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte
la modo pri tio pasis jam de longe
En aliaj lingvoj
- La belorusa: аб, аба, пра, наконт
- La ĉeĥa: o
- La franca: au sujet de, à propos de, sur(au sujet de)
- La hispana: sobre (respecto de), relativo a
- La hungara: -ról (képes helyhatározó), -ről (képes helyhatározó), -tilletően
- La indonezia: tentang
- La nederlanda: over, aangaande, betreffende
- La portugala: sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de)
- La rusa: о, об, про, насчёт
- Volapuko: dö
- La germana: über, an