Vorto: prezenti

  1. (transitiva) Meti ion antaŭ iu, por ke li ĝin prenu, vidu aŭ juĝu.

    • prezenti tason al invitito, ŝtofojn al aĉetonto

    • prezenti proponon al voĉdonado, por esplorado

    • prezenti (direkti) peton al iu

    • prezenti (proponi) ion al la publika kritiko

    • vasta panoramo prezentiĝis al ili

    • la afero prezentiĝas bone, malbone

    • praktike prezentiĝas la afero tute alimaniere

    • la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj, kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo

    • la reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj

    • la reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj

    • ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn

    • li prezentis ŝin vivanta

    • ĉe la Bulonja Kongreso estis prezentita projekto de ĝenerala organizaĵo por la tuta esperantistaro

  2. (transitiva) Konduki iun antaŭ aliajn personojn, precipe superuloj.

    • a. Montri, nomi, rekomendi por konatigi.

      • prezenti iun al la mastro

      • permesu, ke mi prezentu al vi mian bonan amikon

      • mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro Ŝpekin

      • la flikilo ekparolis al ĝi kaj prezentis sin al ĝi kiel brusta pinglo

      • vesto homon prezentas

    • b. Submeti iun al konsidero de koncerna estro aŭ instanco.

      • la princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco

      • sin prezenti, prezentiĝi antaŭ iu, antaŭ ies okuloj

      • sin vole prezenti por arestiĝo

      • prezentiĝi al inspektoro

      • prezentiĝi al ekzameno

  3. (transitiva) Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io.

    • prezentu al vi mian embarason

    • vi, kiun malsame ni prezentas, sed same ni sentas

    • ni prezentu al ni efektive, ke

    • kiu povas prezenti ŝian miregon: meze de la floro sidis malgranda viro

    • la registaro prezentas la batalon kontraŭ si kiel batalon kontraŭ la ŝtaton

    • la projektistoj prezentas al si la aferon tre facila

  4. (transitiva) Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto.

    • ludkartoj, sur kiuj la bildoj prezentis soldatojn kaj urbanojn kun flirtantaj standardoj

    • la pentraĵo prezentas la kongreson

    • super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro, ĝi prezentis pejzaĝon

    • li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero

    • ŝi volis havi nur unu belan statuon, kiu prezentis tre belan knabon

    • peco da spegula vitro devis prezenti lagon

    • peco da spegula vitro devis prezenti lagon

    • la danco prezentis marŝon

    • la aktoro, kiu prezentis Hamleton

    • la dekoracio prezentas placon

    • prezenti (ludi sur teatro) dramon

  5. (transitiva) Montri specialan aspekton de si mem; liveri okazon al io; estigi.

    • la kongreso prezentis grandiozan spektaklon

    • la afero prezentas grandan intereson, belan aspekton, profitojn

    • la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon

    • tiu propono prezentas bonan okazon por diskuti pri la afero

    • kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon

    • la tuta oro, kiu estis uzita , prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj laŭ la mezuro

    • ĉiuj familioj de la Ŝuĥamidoj prezentis la nombron de sesdek kvar mil kvarcent

    • tiu metodo prezentas du grandajn avantaĝojn

  6. (transitiva) Montri la formon karakterizan de io; formi, konsistigi.

    • tiu simpligo prezentis la plej malfacilan parton de la laboro

    • lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta mondo

    • ŝia konduto prezentis nur vicon de nekonsekvencaj agoj

    • la brutaroj prezentas la ĉefan riĉecon de la lando

    • nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas, kaj ŝuldoj turmentas

    • ĉiuj tiuj provoj prezentis per si sistemon da signoj por interkomunikiĝo

    • por ke la religio ne prezentu muron inter du homoj, estas necese, ke ili ambaŭ estu toleremaj

    • tiam la tuta homaro prezentos nur unu genton

  7. (transitiva) Fari el informo trakteblan datumon.

    • prezenti la valorojn inter 0 kaj 255 per bitokoj

    • en Esperanto ĉiu litero prezentas unusolan sonon

En aliaj lingvoj

    • La angla: present
    • La bulgara: поднасям, предлагам
    • La ĉeĥa: nabídnout, navrhnout, představit, předvést, prezentovat, provést, předkládat, předložit, přednášet, představit, představovat, předvést, ukázat, uvádět, úředně podat
    • La franca: présenter
    • La germana: anbieten
    • La hispana: presentar, representar
    • La hungara: elébe rak, kínál, benyújt, beterjeszt, előterjeszt, előad
    • La kataluna: presentar (mostrar, representar, constituir)
    • La nederlanda: aanbieden
    • La portugala: apresentar, oferecer
    • La rusa: представить, представлять
    • La slovaka: nastoliť, predložiť, predniesť, predostrieť, predstaviť, predviesť, prezentovať, ukázať
    • La germana: vorstellen
    • La hungara: bemutat (vkit vkinek)
    • La nederlanda: voorstellen
    • La germana: vorstellen
    • La hungara: elképzel
    • La nederlanda: voorstellen
    • La angla: represent
    • La germana: präsentieren, darstellen
    • La hungara: ábrázol
    • La nederlanda: voorstellen
    • La bulgara: представям
    • La germana: präsentieren
    • La hungara: mutat
    • La nederlanda: tonen
    • La germana: darstellen
    • La hungara: jelent
    • La nederlanda: voorstellen
    • La angla: represent
    • La germana: darstellen, repräsentieren
    • La hungara: ábrázol, képvisel