Vorto: pretorio
-
Pretorejo.
la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton
miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj ĉie aliloke
Rimarko: La latina etimo konfuzas multajn signifojn; en Esperanto konvenas apartigi la signifon lokan (pretorejo), el kiu tamen ne deriveblas la signifo gvardia; la tradicia formo «pretoriano» neprigas krome la apartan vorton pretorio.
-
La imperiestra gvardio en Romio.
Tigellinus estis prefekto de la pretorio
En aliaj lingvoj
- La angla: praetoria
- La germana: Prätorium
- La rusa: преторий
- Latineca nomo: prætorium