Vorto: preter
-
Prepozicio montranta lokon aŭ objekton, kiun io laŭiras kaj poste forlasas, pasante pli antaŭen.
-
li pasis preter mi sen saluto
sekvu la vojon kaj preter tiuj arboj vi trovos la statuon
la enirejo troviĝas preter tiuj fenestroj
venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn
traflugis anĝelo preter orelo
ĝi iris al li preter la buŝon
En aliaj lingvoj
- La angla: past, straight past, beyond
- La ĉeĥa: kolem", předložka s významem "mimo
- La itala: oltre [passando a fianco di], al di là
- La slovaka: predložka s významom "okolo"
- La belorusa: міма, паўз, паблізу
- La franca: au-delà de, en passant (qqch)
- La hispana: más allá de
- La hungara: (vmi) mellett el
- La nederlanda: voorbij
- La portugala: por diante de, ao lado de, por junto de
- La rusa: мимо