Vorto: preta
-
Plene preparita; disponebla por tuja uzo.
la tagmanĝo estas preta
havi pretan respondon por ĉiu demando
ŝi estis preta sveni, ekplori
alpaŝi al prijuĝado kun antaŭe jam preta konvinko, kun malkonfido kaj antaŭe preta penso
meti la botelojn prete sur la tablo
kun urso promenu, sed pafilon prete tenu
Rimarko: Tiusenca radiko pret funkcias kvazaŭsufikse: batalpreta taĉmento, funkcipreta aranĝaĵo, komputopretaj datumoj, prespreta artikolo, spiritpreteco.
-
Farinta taŭgajn aranĝojn por agi.
mi estas preta forvojaĝi, por vin aŭskulti, por obeado
-
Plene preparita kaj volonte konsentanta por tuja ago.
mi estas preta riski la vivon
preta je ĉiuj oferoj
En aliaj lingvoj
- La angla: ready
- La belorusa: гатовы
- La ĉeĥa: hotový, připravený
- La franca: prêt
- La germana: bereit
- La hispana: listo, -a
- La hungara: kész
- La nederlanda: klaar
- La pola: gotowy
- La portugala: pronto, disposto, lesto, prestes
- La rumana: gata
- La rusa: готовый
- La slovaka: hotový, pripravený
- La hispana: preparado, -a
- La hispana: dispuesto, -a