Vorto: presi

  1. (transitiva) Reprodukti tekston, bildojn kaj tiel plu, kutime grandkvante kaj ĝenerale per apliko de inko al papero aŭ alia taŭga surfaco.

    • la papero venis al la presisto, kie ĉion, kio estis skribita sur ĝi, oni presis kaj kunligis en libron, eĉ en multajn centojn da libroj

    • mi faros, kion mi povos, ke la historio venu en la gazeton kaj oni ĝin presis

    • oni presos nigre sur blanke nian tutan historion

    • dum 10 jaroj Vytautas Andziulis presis 23 religiajn kaj patriotismajn libretojn

    • EU preskribas presi sur cigaredskatoloj averton pri mortorisko

    • la libro estas tiel nete tipografie aranĝita kaj presita, ke estas agrable teni ĝin en la manoj

    • tiuj ĉi arĥaismoj ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj

    • presi floraĵojn sur ŝtofo

    • Rimarko: Multaj lingvoj uzas unu saman vorton por presi kaj printi; tamen nemalmultaj esperantistoj sentas bezonon apartigi publikigan sencon netan (presi ) kaj la privatan, ofte malnetan kaj unuekzempleran printadon: Kiom da presitaj (publikigitaj) artikoloj vi havas? En pli frua epoko pro simila precizemo en Esperanto apartiĝis la vorto tajpi, kvankam ankaŭ ĝin multaj lingvoj ne distingigas disde presi.

  2. skribi

En aliaj lingvoj

    • La angla: print
    • La belorusa: друкаваць
    • La ĉeĥa: tisknout, tisknout (noviny)
    • La franca: imprimer
    • La germana: drucken
    • La hispana: imprimir
    • La hungara: nyomtat
    • La nederlanda: drukken
    • La pola: drukować, wydrukować
    • La portugala: imprimir
    • La rusa: печатать
    • La slovaka: tlačiť
    • La germana: ausdrucken
    • La nederlanda: printen, uitprinten, uitdraaien