Vorto: prepari
-
(transitiva) Plenumi la necesajn taskojn por pretigi ion aŭ iun.
ĉevalo estas preparata por la tago de milito
ni preparas el ĝi panon
antaŭ ol semi, ili preparas la grundon kaj ĝin senherbigas
kreis rekordon la pilotoj, kiuj unuafoje surterigis aviadilon ĉe la poluso sur nepreparita loko
por kuracado estas sukcese aplikataj precipe preparaĵoj de antimono
Rimarko: «Pretigi» pli akcentas la celon, ke ĉio estu preta, dum «prepari» pli akcentas la diversajn necesajn taskojn, kiujn oni devas plenumi.
a. Fari ĉion antaŭe necesan, por ke io efektiviĝu, realiĝu, estiĝu.
ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn
preparu tablon, manĝu, trinku
prepari ĉion saĝe
ili rapidas al la murego kaj preparas defendon
en sia koro li preparas malicon
vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon
li preparas sin al nova krimo
la juĝisto sin preparis eliri
la infanoj preparas siajn lecionojn
prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj
b. Fari ĉion necesan, por poste utiligi ion.
li hakas por si cedrojn , preparas al si provizon
diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj
preĝon faru, sed farunon preparu
c. Antaŭvidi, antaŭzorgi ion.
mi estas preparita por la plej malbona
En aliaj lingvoj
- La angla: prepare
- La belorusa: рыхтаваць, падрыхтаваць
- La bulgara: подготви
- La ĉeĥa: chystat, připravit, přichystat, připravit, uchystat, upravit
- La franca: préparer
- La germana: vorbereiten
- La hispana: preparar
- La hungara: elkészít
- La nederlanda: voorbereiden, klaarmaken
- La portugala: preparar, aparelhar, dispor, amanhar, aprestar, aprontar
- La rusa: готовить, приготовить, подготовить
- La slovaka: prichystať, pripraviť, upraviť
- La sveda: förbereda
- a. La hungara: előkészít