Vorto: preparado
-
Agado por prepari.
preparado al la unua komunio, al ekzameno
mi havas sufiĉe da laboro en la preparado de mia ĉemizo
li pensis nur pri la tempo de semado, pri plugiloj kaj preparado de kampoj
preparado de nia kongreso
-
Posttagmeza tempoperiodo (proksimume de la 3a horo posttagmeze ĝis la la sunsubiro) dum kiu la judismanoj preparas ĉion necesan por sabato aŭ simila festo.
estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo
-
La unua parto de la ortodoksa liturgio, dum kiu la substanco por la eŭĥaristio estas preparata.
Rimarko: Tiu Preparado iom similas la okcidentan ofertorion, tamen ankaŭ grave de ĝi diferencas.
En aliaj lingvoj
- La angla: preparation
- La belorusa: падрыхтоўка
- La bulgara: подготовка
- La ĉeĥa: příprava
- La franca: préparation
- La germana: Vorbereitung
- La hispana: preparación
- La hungara: előkészítés, elkészítés
- La nederlanda: voorbereiding
- La rusa: приготовление, подготовка
- La slovaka: príprava
- La rusa: приготовление, пятница
- La angla: liturgy of preparation, prothesis
- La belorusa: проскомидия
- La greka: προσκομιδή
- La rumana: proscomidia, proteza
- La rusa: проскомидия