Vorto: preni

  1. (transitiva) Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin.

    • mi prenis broson kaj purigis la veston

    • mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo

    • preni pecon per du fingroj

    • preni libron en biblioteko

    • preni sian kapon per ambaŭ manoj, iun je la kolo, knabon je la mano

    • li prenis la leteron el la manoj de la senditoj

    • preni sian mantelon

    • kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas

    • preni infanon sur siaj genuoj, sur sia dorso

    • la sakon kun mono li prenis kun si

    • preni iun kun si

    • preni ion sur sin

    • tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino

    • kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron

    • preni sur sin la tutan taskon, la respondecon

  2. (transitiva) Perforte ekokupi, ekposedi.

    • preni sieĝatan urbon

    • komencu posedpreni lian landon

    • venkopreni urbon

    • la Eternulo donis kaj la Eternulo prenis (reprenis), lia nomo estu benata

    • oni prenos vian litaĵon de sub vi

    • savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi

    • preni sian lokon

  3. (transitiva) Havigi al si; provizi sin per io; uzi ion.

    • prenu mem akvon, se vi volas trinki

    • preni al si edzinon

    • preni apartamenton

    • preni iun kiel sian sklavon

    • preni teon, kafon, banon

    • oni prenas ordinare la simplajn radikojn

    • preni biletojn en la teatro

    • preni droŝkon

    • ekpreni la vojon al iu loko

    • preni de iu garantiaĵon

    • preni troprofiton de iu

    • preni indiferentan, indecan mienon

    • mi prenas al mi la liberecon atentigi vin pri tio

    • preni iun formon

    • preni grandan amplekson

    • preni konsilon de iu

  4. (transitiva) Akcepti, ricevi.

    • oni prenas avide, oni redonas malrapide

    • fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton

    • prenu mian instruon

    • preni instruon en sian koron

  5. (transitiva) Iel rilati al iu aŭ io; konsideri iun aŭ ion de ia vidpunkto.

    • ekvidinte tiun simplecon, ili povas preni la aferon kun ia malestima malŝato

    • neniu prenis serioze tiun parolon

    • mi prenis vin por iu pli merita

    • preni la danĝeron por ŝerco

    • mi prenas vin kiel atestanton

    • Angeliko, kiun li prenas por (intermiksas kun) Klaŭdino

En aliaj lingvoj

    • La angla: take
    • La ĉeĥa: brát, dobýt, obsadit, přijmout, vzít, zabrat, zaujmout
    • La franca: prendre
    • La germana: nehmen
    • La hispana: coger (con la mano), tomar, prender
    • La hungara: fog, vesz
    • La nederlanda: nemen, pakken
    • La pola: brać, imać (brać), łapać, przyjmować, wziąć, zabierać
    • La portugala: pegar, tomar, tirar
    • La rumana: lua, primi
    • La rusa: брать, взять
    • La slovaka: dobyť, vziať si ako korisť
    • Tokipono: jo
    • La hungara: megvesz (elfoglal), elfoglal
    • La hungara: vesz (magának), felvesz
    • La hungara: fogad (elfogad), elfogad
    • La hungara: vesz (vél)
    • La rusa: принимать (за кого-л.), воспринимать