Vorto: premio
-
Rekompenco, donacata al la plej indaj.
disdoni premiojn al la laŭreatoj
anonci premion por la kapo de krimulo
kial vi ne deziris gajni la premion?
ĝi jam meritis premiojn ĉe pluraj internaciaj kinofestivaloj
pro kiuj meritoj la premio estos atribuata, ĉi-momente ne klaras
-
Donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn.
nun ili nur atentas pri tio kion mi diras, kiam ni lotumas premiojn en la kunvenoj
En aliaj lingvoj
- La angla: prize
- La belorusa: прэмія
- La ĉeĥa: cena v soutěži, odměna, prémie
- La franca: prix (récompense), prime (récompense)
- La germana: Preis
- La hispana: premio, recompensa
- La hungara: jutalom, díj
- La nederlanda: prijs (beloning)
- La pola: premia, nagroda, gratisek (pot.)
- La portugala: prêmio, recompensa, sorte, galardão
- La rusa: премия
- La slovaka: cena, prémia
- La franca: cadeau promotionnel, gratification
- La germana: Prämie
- La hispana: obsequio promocional, gratificación
- La nederlanda: premie