Vorto: premi
-
(transitiva) Apliki forton sur aĵon en kontakto.
a. Aplikante forton sur aĵo malvastigi la spacon okupatan de ĝi, aŭ teni ĝin malvaste.
premi buteron en poton, vinberojn, mielĉelarojn
tio estis ŝia ŝpinfasko, kiun ŝi premis en sia mano
li premis ŝin kiel sian ruĝiĝantan fianĉinon en siaj brakoj
rakonteto pri paro da geamantoj, karespremantaj sin sur benko en la urba parko
komencis laŭregule premeti lian nazon kaj makzelon per akvo kaj glacio
afable premi la manon al iu
premi sian kapon per ambaŭ manoj
esti premata en la popolamaso
cedante malrapide ni estis premitaj kiel sardeloj en barelo
b. Aplikante forton sur aĵo ĝin movi.
ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe, ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis
li kalkulis de la dekstra flanko: unujn li forte premis, aliajn turnis
li denove premis la sonorilbutonon
premi la musbutonon, klavon
Ilu-ittia , trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin
la talpo ekpremis per sia larĝa nazo la arkaĵan plafonon kaj dispuŝis la teron
-
(transitiva) (figure) Ĝenadi, suferigi.
a. Korpe aŭ anime ĝeni, suferigi, kvazaŭ per tro peza ŝarĝo.
najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas
ankoraŭ neniaj profesiaj zorgoj ilin premis
multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino
la varmo de julia suno premis min, premis la urbon
malĝojaj meditoj premis lin
la timo lin premis
la laboro min premas
ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin
premegata de zorgoj
ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn
la malbonaj cirkonstancoj povis lin premi, sed neniam rompi
ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron
premanta malsato , sciigo , mallumo
premante kuŝis la varmo sur la tuta naturo
la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio, la servistino fariĝis nenecesa
b. Tirane trudi ĝenojn kaj suferojn al iu.
Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris
oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj
fremdulon ne ofendu, nek premu lin, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta
Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj
la Eternulo estos rifuĝo por la premato
En aliaj lingvoj
- La angla: press, squeeze
- La ĉeĥa: lisovat, mačkat, presovat, tisknout, tlačit, tísnit
- La franca: accabler, appuyer (sur), oppresser, opprimer, pousser, presser (exercer une pression), serrer
- La hispana: presionar, oprimir, pulsar, apretar
- La portugala: comprimir, premir, apertar, espremer
- La slovaka: lisovať, omínať, stisnúť, tlačiť
- a. La germana: drücken, pressen, quetschen
- La hungara: nyom, présel
- La nederlanda: drukken, persen, knellen
- La rusa: сжать, сжимать
- b. La germana: schieben
- La hungara: nyom
- La pola: naciskać
- La rusa: жать, давить
- a. La germana: bedrücken, belasten
- La hungara: nyom, nyomaszt
- La nederlanda: drukken
- La pola: naciskać
- La rusa: давить, гнести
- b. La germana: unterdrücken
- La hungara: elnyom, nyomást gyakorol rá
- La nederlanda: onderdrukken
- La pola: naciskać
- La rusa: угнетать