Vorto: prefikso

  1. Afikso kiu, metite antaŭ vorto, modifas ties sencon, formante alian novan vorton; antaŭafikso.

    • Aldonante la prefikson «nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu.

    • bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re- estas oficiale konsiderataj Esperantaj prefiksoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: prefix
    • La belorusa: прыстаўка, прэфікс
    • La bulgara: префикс, представка
    • La ĉeĥa: prefix, předpona
    • La franca: préfixe
    • La germana: Präfix, Vorsilbe
    • La hispana: prefijo
    • La hungara: előképző, prefixum
    • La kataluna: prefix
    • La nederlanda: voorvoegsel, prefix
    • La persa: پیشوند
    • La portugala: prefixo
    • La rusa: приставка
    • La slovaka: predpona